Skiplinks

  • Tekst
  • Verantwoording en downloads
  • Doorverwijzing en noten
Logo DBNL Ga naar de homepage
Logo DBNL

Hoofdmenu

  • Literatuur & taal
    • Auteurs
    • Beschikbare titels
    • Literatuur
    • Taalkunde
    • Collectie Limburg
    • Collectie Friesland
    • Collectie Suriname
    • Collectie Zuid-Afrika
  • Selecties
    • Collectie jeugdliteratuur
    • Basisbibliotheek
    • Tijdschriften/jaarboeken
    • Naslagwerken
    • Collectie e-books
    • Collectie publiek domein
    • Calendarium
    • Atlas
  • Periode
    • Middeleeuwen
    • Periode 1550-1700
    • Achttiende eeuw
    • Negentiende eeuw
    • Twintigste eeuw
    • Eenentwintigste eeuw
Beatrijs. Maria legendo el la 13a jc (1986)

Informatie terzijde

Titelpagina van Beatrijs. Maria legendo el la 13a jc
Afbeelding van Beatrijs. Maria legendo el la 13a jcToon afbeelding van titelpagina van Beatrijs. Maria legendo el la 13a jc

  • Verantwoording
  • Inhoudsopgave

Downloads

PDF van tekst (0.24 MB)

XML (0.04 MB)

tekstbestand






Vertaler

Gerrit Berveling



Genre

poëzie

Subgenre

marialegende
vertaling: Nederlands / Esperanto


© zie Auteursrecht en gebruiksvoorwaarden.

Beatrijs. Maria legendo el la 13a jc

(1986)–Anoniem Beatrijs–rechtenstatus Auteursrechtelijk beschermd

Vorige
[pagina 5]
[p. 5]

Beatrijs

 
Verkado ete enspezigas.
 
Oni konsilas ke mi ĉesu,
 
la cerbon per ĝi ne elĉerpu.
 
Sed pro la gracoplen' de tiu,
 
kiu patrin' kaj virga restis,
 
mi entreprenis ĉi miraklon,
 
sen dub' de Dio plenumitan
 
por laǔdi Ŝin kiu Lin nutris.
 
Mi ekas jen pri monaĥino
 
poemon. Donu al mi Dio,
 
ke mi la kernon trafe diru
 
kaj ke mi bonan finon verku,
 
precize laǔ la okazaĴoj,
 
kiujn rakontis frato Ghijsbrecht,
 
enklostriĝinta Vilhelmano.
 
Li trovis ĝin en siaj libroj,
 
li estis aĝa, saĝa homo.
 
La monaĥin', pri kiu temas,
 
aristokratis, distingita,
 
ne eblus trovi plu eĉ iun
 
al ŝi similan, timas mi,
 
laǔ moroj kaj laǔ sinprezento.
 
Se mi prilaǔdus ŝiajn membrojn,
 
elnombrus ĉiujn la belecojn,
 
mi timas, ke ĝi ne tre decus.
 
Rakontos mi do, kiun taskon
 
ŝi havis longan tempon en
 
la klostro de sia vokiĝo:
 
'stis sakristianino ŝi.
 
Pri tio mi certigas vin.
 
Nek lantis ŝi nek lacis ŝi,
 
nek nokte nek ĉe taglabor';
 
ŝi tuj plenumis ĉiujn taskojn;
 
ŝi sonorigis en preĝejo,
 
zorgis pri lumo, pri ornamo,
 
kaj vekis ĉiujn monaĥinojn.
 
 
 
Ĉi nobelino ne sen amo
 
restis. Amo kutimas verki
 
miraĵojn ĉie en la mondo.
 
Foje de ĉi devenas honto,
 
sufer', ĉagreno kaj envio;
 
foje devenas ĝojo, bono.
 
Eĉ saĝajn faras stultaj ĝi,
 
ke ili restu en malĝoj',
 
ĉu vole aǔ ĉu kontraǔvole.
 
Ĝi tiom kelkajn konfuzigas,
 
ke ili dubas pri parol' aǔ
 
pri silent': kio ja utilus?
 
Plurajn terenĵetegis ĝi,
 
kiu ekstaras mem laǔplaĉe.
 
Malavarigas amo tiajn,
 
kiuj prefere tenus l' aĵojn:
 
sed tamen amo disipigas.
 
Troviĝas krome homfidelo:
 
al ili, kion donas amo,
 
ĉio ĉi estas ja komuna:
 
abundo, ĝojo aǔ ĉagreno.
[pagina 6]
[p. 6]
 
Ĉi amon nomas mi fidinda.
 
Ne ĉion povas mi elnombri,
 
ĉar en la rojoj de la amo
 
‘stas tiom da terur’ kaj bono!
 
Tial oni ne tro imputu
 
la monaĥinon, ke ŝin amo
 
ekkaptis forte, seneskape;
 
klopodas daǔre la diablo
 
por tenti l' homon: frue, tarde,
 
tagon kaj nokton, siajn eblojn
 
li eluzas senintermite.
 
Per falsaj ruzoj li forlogis
 
efike ŝin al karna peko:
 
la monaĥin' ektimis morti.
 
Dion ŝi preĝis kaj petegis,
 
ke Li per sia grac' ŝin savu.
 
Ŝi diris: ‘Min afliktas tiom,
 
kaj vundas, ho! la forta amo,
 
(Ĝin scias Tiu, kiu ĉion
 
scias: nenio eskapas Lin.)
 
ke ĉi sufer' min igas vagi.
 
Mi devos vivi novan vivon:
 
monaĥan veston lasos mi.’
 
 
 
Nun aǔdu kio do okazis.
 
Al la junulo, kiun ege
 
ŝi amis, sendis ŝi personon
 
leterportantan tre afable:
 
Li venu tuj, kiam nur eblos,
 
profite estos ja por li.
 
Trovis leterportist' la knabon.
 
Leteron prenis, legis li,
 
senditan de la amikino.
 
Li estis ĝoja en la kor';
 
rapidis do por esti tie.
 
Depost la aĝo 12-jara,
 
ĉi ambaǔ amo estris jam,
 
do multe ili jam suferis.
 
Rajdis plejeble baldaǔ li
 
monaĥinejen, serĉi ŝin.
 
Eksidis li antaǔ l' fenestro,
 
kaj sian dolĉan -lasu do-
 
li petis vidi kaj alvoĉi.
 
Ne daǔris longe, venis ŝi.
 
Vizitis ŝi lin ĉe l' fenestro,
 
kiu el stangoj feraj estis
 
plektita en la kruca form'.
 
Kiom ofte ili suspiris,
 
ekstere li, si malekstere,
 
forte regate de la amo!
 
Kaj tiel longe ili sidis,
 
ke mi ne povus vin sciigi
 
pri ĉiu ŝanĝiĝ' de l' aspekto.
 
‘Ve mi’ -ŝi diris ofte- ‘Ve mi!
 
Karega, mi malgajas tre;
 
nur unu-du parolojn diru,
 
fortigu mian koron vi.
 
Konsolon vian mi bezonas.
 
Ama sage trafis la koron,
 
doloron grandan sentas mi;
[pagina 7]
[p. 7]
 
neniam plu mi povos ridi,
 
se vi, karul', ĝin ne eltirus’
 
 
 
Respondis li jen kun fervoro:
 
‘Vi bone scias, dolĉa kara,
 
ke longe jam toleris ni
 
ĉi amon, dum la tuta viv';
 
neniam trovis ni kvieton
 
por unufoje kisi nin.
 
Estrin' Venuso, la diino,
 
kiu estigis tiun senton,
 
al Dio estu abomena,
 
ĉar igas Ŝi du florojn belajn
 
forvelki kaj putriĝi tiel.
 
Ho, povu mi de vi elpeti,
 
formeti veston monaĒinan!
 
Momenton diru vi senriskan,
 
por ke mi elkonduku vin:
 
Mi rajdus for, mi tuj preparus
 
pri vestoj, kostaj, kaj el lan',
 
per peltoj mi subŝtofus ilin:
 
mantelo, robo, pluvvestaĵo.
 
Pro nul danĝer' mi lasos vin!
 
Kun vi mi pretas ja alfronti
 
acidan, dolĉan: tutan vivon.
 
Je Dio, parol' de honoro!’
 
La junulino diris: ‘Kara,
 
volonte mi akeeptas tion,
 
mi kun vi iros tiel foren,
 
ke scios nul ĉimonaĥeje,
 
kien ni estos vojaĝintaj.
 
De ĉi vespero post semajno
 
revenu kaj atendu min
 
ekstere tie, fruktarbeje.
 
Vi staru sub eglanterio.
 
Atendu min; elvenos mi,
 
mi estos via novedzino,
 
mi sekvos vin kien vi volas;
 
se ne malsano min retenos
 
nek io malebligos paŝi,
 
mi nepre tien al vi venos:
 
do viaflanke, mi vin petas,
 
vi zorgu esti tie, kara’.
 
 
 
Tiel interkonsentis ili.
 
Forpaŝis li al la ĉevalo,
 
kiu selite lin atendis.
 
Li enseliĝis tre rapide
 
kaj rajdis for en hasta trot'
 
tra la kamparo, al la urbo.
 
Li ne forgesis sian karan:
 
la postan tagon en la urbo
 
li serĉis bluan kaj skarlatan,
 
kaj tajlorigis el ĉi ŝtofoj
 
mantelon por ŝi kun kapuĉ',
 
kaj robon kaj eĉ pluvvestaĵon,
 
kaj ĉion bone subŝtofita!
 
Neniam oni vidis pelton
 
pli bonan kiel subŝtofaĵon,
 
Ĝin laǔdis ĉiuj ĝin vidantaj.
[pagina 8]
[p. 8]
 
Tranĉilon, zonon kaj monujon
 
aĉetis li, bonajn kaj kostajn,
 
harligojn, kaj el oro ringojn,
 
kaj ĉiuspecajn ornamaĵojn.
 
Li informiĝis pri ornamoj,
 
kiujn bezonas novedzin'.
 
Kaj 500 pundojn li kunprenis,
 
kaj li forrajdis ekvespere
 
ekster la urbon, tre diskrete.
 
Kaj ĉiujn ĉi ornamojn li
 
sur la ĉevalo zorge portis,
 
kaj tiel iris al la klostro.
 
Laǔ ŝia diro, fruktarbeje,
 
li tie sub eglanterio
 
eksidis en la mola herbo,
 
atendi ĝis la kara venos.
 
 
 
Pri li ne nun mi plurakontos,
 
prefere pri la belulin'.
 
Si sonorigis matutinon.
 
La amo suferigis ŝin.
 
Post kiam kantis matutinon
 
la monaĥinoj junaj, oldaj,
 
kiuj loĝadis en la klostro,
 
post kiam ĉiuj returniĝis
 
por dormi en la dormsalono,
 
ŝi sola restis en ĥorejo
 
kaj diris tie siajn preĝojn
 
kiel ŝi ŝis tiam kutimis.
 
Antaǔ l' altar' ŝi genuiĝis,
 
kaj diris kun tre granda zorgo:
 
‘Maria, panjo, kara nomo,
 
nun mia korpo ne toleras
 
plu porti monaĥinan veston.
 
Vi funde konas ĉiuhore
 
la homan koron, homajn ecojn.
 
Ho kiom fastis mi kaj preĝis,
 
ho kiom mi punbatis min:
 
sed vana estis ĉiu peno.
 
Min terenĵetis nun la amo,
 
mi do obeos nun la mondon.
 
Samvere, dolĉa Estro, kiel
 
Vi pendis inter du rabistoj,
 
tordita sur la ligno kruca,
 
samkiel Vi Lazaron vokis
 
kiu mortinta kuŝis tombe,
 
samtiel mian zorgon vidu,
 
kaj mian krimon Vi pardonu;
 
en egaj pekoj mortos mi’.
 
 
 
Poste ŝi iris de l' ĥorejo
 
al statueto, kie ŝi
 
surgenuiĝis, kaj preĝadis,
 
ĉar tie staris ja Maria.
 
Sentime ŝi Marian vokis:
 
‘Mi tage-nokte lamentadis
 
ĉe Vi plorinde pri l' dolor',
 
sed tio tute ne min helpis.
 
Mi plene perdus la prudenton,
 
se portus mi plu ĉi vestaĵojn!’
[pagina 9]
[p. 9]
 
Ŝi sin senigis de l' vestaĵoj
 
kaj metis sur Mari-altaron.
 
Ankaǔ demetis ŝi la ŝuojn.
 
Nun aǔdu, kion faras ŝi!
 
Ŝlosilojn de la sakristio
 
ŝi ĉe l' Mari-statu' pendigis.
 
Kaj jen mi donas la klarigon,
 
kial ŝi tien metis ilin:
 
por ke, se oni je la primo
 
ilin bezonus, eblu trovi;
 
ĉar ĉiuhore decas ja,
 
pasante la Mari-statuon,
 
ke oni alrigardas ĝin
 
por diri ‘Ave’ antaǔ paso:
 
‘Ave, Maria’; - tial do
 
ŝi la ŝlosilojn tien metis.
 
 
 
Ŝi do foriris, povrulin',
 
vestita en ĉemizo nura,
 
kaj kie konis pordon ŝi,
 
ŝi ĝin malŝlosis ege ruze,
 
nerimarkite elŝteliĝis,
 
kviete kaj sen ajna bru'.
 
Ŝi time venis fruktarbejon.
 
Rimarkis ŝin jam la junulo,
 
kaj diris: ‘Kara, ne plu timu,
 
amikon jen vi vidas ĉi’.
 
Kaj kiam ambaǔ renkontiĝis,
 
ŝi jam ekhontis antaǔ li,
 
vestite ja nur en ĉemizo,
 
kun kapo nuda kaj sen ŝuoj.
 
Li diris: ‘Bela ho virino,
 
vin nepre decus multe pli
 
vestaĵoj belaj, bonaj roboj.
 
Pro tio ne kulpigu min:
 
mi ilin donos al vi baldaǔ’.
 
Kaj tie sub l' eglanterio
 
li donis al ŝi laǔbezone
 
ĉion, je ŝia plensufiĉ'.
 
Po du li donis la vestaĵojn:
 
'stis blua, kion ŝi surmetis,
 
plej bonfarita tajloraĵo.
 
Alridis ŝin afable li.
 
Li diris: ‘Kara, ĉielblua
 
konvenas pli ol griza vin’.
 
Kaj ŝi surmetis ŝtrumpoparon,
 
kaj krome du Kordovajn ŝuojn,
 
kiuj al ŝi pli harmoniis
 
ol iam la sandalligaĵoj.
 
El blanka silko kapkovrilon
 
li tiutage donis plu,
 
kaj ŝi ĝin metis sur la kapon
 
Kaj tiam kisis la junulo
 
amplene ŝin sur ŝia buŝo.
 
Lin ŝajnis ke tagiĝas jam,
 
ĉar tiel brilis ŝia belo.
 
Li haste paŝis al ĉevalo.
 
Li antaǔ si ŝin enseligis,
 
Kaj tiel ambaǔ rajdis for,
 
tiel for, ke tagiĝis jam,
[pagina 10]
[p. 10]
 
neniu ilin persekutis.
 
Tiam eklumis oriente.
 
Ŝi diris: ‘Di', ĉies konsolo,
 
bonvolu Vi protekti nin!
 
Matenon vidas mi eklumi;
 
se ne forkorus mi kun vi,
 
mi sonorigus nun por primo,
 
kiel antaǔe mi kutimis
 
en la plej pia monaĥejo.
 
Mi timas, ke pri l' fuĝ' mi pentos:
 
malofte nur la mond' fidelas,
 
kvankam mi turnis min al ĝi;
 
vendiston ruzan ĝi similas,
 
kiu komercas briloraĵon
 
anstataǔ ringojn vere orajn’.
 
 
 
‘Ve, kion diras vi, belega!
 
Se iam ajn mi vin forlasos,
 
min devos Dio akre puni!
 
Ni povos rajdi kien ajn:
 
pro nul danĝer' mi lasos vin,
 
disigos nin nur aĉa morto!
 
Kiel vi povas pri mi dubi?
 
Neniam vi rimarkis pri mi,
 
ke mi 'stas fia aǔ malfida.
 
Post ol mi vin elektis mia,
 
mi ne plu havis eĉ ekpenson,
 
pri Imperiestrino eĉ!
 
Se mi eĉ estus je ŝi inda,
 
kara, mi ne forlasus vin!
 
Pri tio vi ja povas certi.
 
Mi 500 pundojn bonkvalitajn
 
kunportas da arĝento pura;
 
vi, kara, tiujn sola estros.
 
Se eĉ ni rajdos eksterlanden,
 
nenion devos ni lombardi,
 
almenaǔ ne dum jaroj sep’.
 
Tiel do trote ili rajdis
 
matene ĝis arbara rando,
 
la birdoj tie havis feston.
 
Sonoron tian ili faris,
 
ke ĉie oni aǔdis tion.
 
Ĉiu sianature kantis.
 
Kaj belaj floroj tie staris
 
larĝpetalaj sur verda kampo,
 
belegaj estis, bonodoraj.
 
L' aero estis klara, pura.
 
Multaj 'stis tie rektaj arboj,
 
riĉornamitaj foliare.
 
La belan la junul' rigardis:
 
li daǔre tiom amis ŝin.
 
Li diris: ‘Kara, se vin plaĉas,
 
ni elseliĝos, plukos florojn;
 
ĉi tie al mi ŝajnas bele.
 
De l' amo ludu ni la ludon’.
 
‘Ho fi!’ -ŝi diris- ‘vilaĝano!
 
Ĉu mi descendu sur la grundon
 
kiel ulino, kiu monon
 
akiras fie per la korpo?
 
Min nepre mankus decosento!
[pagina 11]
[p. 11]
 
Neniam tion dirus vi,
 
se vi ne estus sovaĝulo.
 
Ho prave mi bedaǔron sentas!
 
Vin punu Dio pro ĉi piano.
 
Ne plu menciu tiun temon,
 
aǔskultu l' birdojn en la valoj,
 
kiel plenĝoje ili kantas;
 
ĉi tempopaso ne malplaĉos.
 
Kiam mi estos tute nuda
 
kun vi en bonfarita lito,
 
vi tiam agu laǔdezire,
 
kiel al via koro plaĉas.
 
Mi vin koleras en la koro,
 
ĉar vi proponis tion nun’.
 
 
 
Li diris: ‘Kara, ne koleru,
 
Venuso ja instigis min.
 
Min Dio punu kaj hontigu,
 
se iam ajn mi ekus ree’.
 
Si diris: ‘Do pardonas mi.
 
Vi min konsolas pli ol iu
 
vivanta sub la ĉieltrono.
 
Se vivus Abŝalom la bela,
 
kaj se mi certus, ke kun li
 
mi povus vivi eĉ mil jarojn
 
en riĉo kaj en kvieteco,
 
- min tio kontentigus ne!
 
Kara, mi tiom amas vin,
 
ne havus sencon eĉ proponi,
 
ke iam mi forgesu vin.
 
Se mi eĉ loĝus en ĉielo,
 
dum vi surtere vivus plu,
 
mi nepre venus al vi tie!
 
Ho Dio, Vi pardonu, ke
 
parolojn mi vortigis stultajn!
 
Plej eta ĝojo enĉiela
 
valoras pli ol tera ĝoj':
 
plej eta tie plenperfektas,
 
l' animon homan plej delektas
 
kapablo, daǔre ami Dion.
 
Ĉio surtera nur mizeras.
 
Plene neniom ĝi valoras
 
kompare kun ĉiela aĵo.
 
Alstrebas tion kiuj saĝas,
 
kvankam mi mem ja devas vagi
 
kaj vivi en pekeco granda
 
pro vi, junulo bela kara’.
 
 
 
Interparolis ili tiel,
 
rajdante tra montar' kaj valoj.
 
Ne eblas plendetale diri,
 
kio okazis inter ambaǔ.
 
Do tiel ili pluvojaĝis
 
kaj trafis certan urbon, kiu
 
situis bele en iu valo.
 
Kaj tiom ilin plaĉis tie,
 
ke restis ili jarojn sep,
 
kaj ili ĝuis luksan vivon
 
plezure kun la korpa ĝu',
 
kaj naskis du infanojn kune.
[pagina 12]
[p. 12]
 
Sed tiam, post ĉi jaroj sep,
 
post kiam foruziĝis mono,
 
lombardi ili devis multe
 
kion kun si kunportis ili.
 
Ornamojn, vestojn kaj ĉevalon
 
por prez' duona ili vendis
 
kaj ĉiun monon tuj elspezis.
 
Sed tiam kion ili faru?
 
Ŝi ne kapablis eĉ nur ŝpini
 
por perlabori la vivtenon.
 
Altiĝis prezoj en la lando
 
pri manĝoj, vino kaj biero,
 
pri ĉio kion hom' bezonas;
 
do multe ili ĉagrenigis.
 
Prefere ili mortus tuj
 
ol almozpeti pri la pano.
 
Disiĝon kaǔzis ĉi malriĉo,
 
kvankam bedaǔris tion ambaǔ.
 
La viro perdis la fidelon:
 
li lasis ŝin en ega peno,
 
returniĝante mem hejmlanden.
 
Neniam ŝi plu vidis lin.
 
Restadis tie apud ŝi: la
 
infanoj du treege belaj.
 
 
 
Ŝi diris: ‘Tiel do okazis,
 
kiel mi timis jam delonge.
 
Postrestas kun ĉagreno mi:
 
ĉar tiu min forlasis nun,
 
je kiu ĉiam fidis mi.
 
Maria, ho Estrin', bonvole
 
preĝu por mi kaj miaj idoj,
 
ke ni ne mortu pro malsato.
 
Kion mi faru, povrulin'!
 
Mi devas korpon kaj animon
 
makuli do per pekaj faroj.
 
Estrin' Maria, helpu min!
 
Eĉ se mi nun kapablus ŝpini,
 
per tio mi ne perlaborus
 
en du semajnoj unu panon.
 
Pro ĉi mizero mi do devas
 
ekster la urbo sur kampar'
 
per propra korpo monakiri,
 
gor ke manĝaĵon mi aĉetu.
 
Ĉar kiel ajn, ne povas mi
 
infanojn miajn ja malzorgi’.
 
Ĉi tiel ŝi ekvivis peke,
 
ĉar al ni jen certigas oni,
 
ke ŝi sep longajn jarojn vivis
 
surtere tiel, laǔ putino.
 
Plenumis ŝi multnombrajn pekojn
 
(kvankam kun pieja senplezur')
 
kiujn ŝi faris per la korpo,
 
per kiu ŝi ne multe ĝuis.
 
Kaj cion ĉi por eta sumo,
 
per kiu l' idojn si vivtenis.
 
Ja ne utilus ĉion diri:
 
hontindajn pekojn kaj penadon,
 
faritajn dum ĉi 14 jaroj!
 
Sed, ĉu ĉagrena aǔ eĉ plora,
[pagina 13]
[p. 13]
 
neniam preterlasis ŝi,
 
ke ĉiutage kun fidelo
 
sepfoje preĝu ŝi Marian;
 
la Horojn preĝis ŝi, honore
 
kaj laǔde, pete ke Maria
 
ŝin liberigu el la pekoj,
 
kiuj sur ŝi ja tiom pezis
 
dum ĉiuj tiuj 14 jaroj.
 
Ĉar al vi jen certigas mi:
 
sep jarojn estis ŝi kun l' ulo,
 
kiu generis idojn du
 
kaj ŝin postlasis eksterlande
 
kie mizeron ŝi suferis.
 
Vi scias jam pri l' dua sepo.
 
Do aǔdu, kiel plu ŝi vivis.
 
Finiĝis do la 14 jaroj,
 
jen Dio sendis en la koron
 
al ŝi pentemon tiel grandan,
 
ke ŝi prefere lasus tranĉi
 
la kapon for per nuda glav',
 
ol plue fari tiajn pekojn
 
per sia korpo, laǔ kutimo.
 
Ŝi ploris tage, ploris nokte,
 
l' okuloj ne sekiĝis plu.
 
Ŝi diris: ‘Ho Maria, kiu
 
mannutris Dion, ho Fontan',
 
ne plu toleru ĉi suferojn!
 
Estrin', mi prenas Vin ateste,
 
ke pentas mi pri miaj pekoj,
 
ke ili min ĉagrenas tre.
 
Tiel multnombras, ke mi scias
 
ne plu, kie mi pekis kaj
 
kun kiu. Ve! Kompatu min!
 
Mi prave timas Lastan Juĝon
 
(Ne vidas mi, kion Di' vidas)
 
ĉar ĉiuj pekoj malkovriĝos
 
(ĉu riĉa kulpas ĉu povrul')
 
kaj ĉiun krimon Dio venĝos,
 
pri kiu oni ne konfesis
 
antaǔe jam kun pentofaro;
 
ja certe, tion scias mi!
 
Do tial ege timas mi.
 
Se portus mi eĉ haran veston,
 
kaj rampus kvazaǔ kvarpieda
 
en ĝi de lando mi al lando,
 
vestita lane, kaj sen ŝuoj,
 
mi tamen ne povus akiri,
 
de l' pekoj liberiĝi, sen,
 
Estrin' Maria, helpo via!
 
Fontano super ĉiu virto,
 
jam multajn feliĉigis Vi:
 
pruviĝis ĝi ĉe Teofilo.
 
Li estis unu ĉefpekulo,
 
fordonis al diablo sin:
 
l' animon samkiel la vivon,
 
li estis plene ties sklavo;
 
tamen, Estrin', Vi savis lin.
 
Kvankam mi estas pekulino,
 
kaj plej mizera fiulin',
 
vivante jene kontraǔvole,
[pagina 14]
[p. 14]
 
Estrin', memoria, ke mi preĝis
 
la preĝojn por honori Vin.
 
Al mi la kompatemon montru.
 
Mi estas unu, kiu zorgas:
 
bezonas vian helpon mi.
 
Pro tio rajtu mi kuraĝi:
 
ke ĉiu, nobla Virgulin',
 
kiu tagtage Vin salutas
 
‘Ave Maria’, dankon trovu.
 
Kiuj volonte al Vi preĝas,
 
tiuj povas certiĝi, ke
 
de ĝi al ili venos savo:
 
Estrino, tiel plaĉas Vin,
 
ho favorata Di-edzinoi
 
Vin salutigis via Filo
 
en Nazaret, kie Vin serĉis
 
l' anĝelo kun mesaĝ' unika,
 
kiu antaǔe ne aǔdiĝis;
 
tial precize ĉi esprimoj
 
sendube al Vi tiom karas,
 
ke estas danka Vi al ĉiu,
 
kiu per ili vokas Vin;
 
se pekojn implikiĝus li,
 
ankoraǔ Vi lin gracplenigus
 
kaj ĉe la Filo por li pledus’.
 
Ĉi preĝon kaj ĉi plendajn vortojn
 
la pekulin' tagtage diris.
 
Ŝi prenis mane po infano,
 
vagadis tra la tuta lando
 
de urb' al urbo en malriĉo,
 
vivante de almozpetad'.
 
Ŝi tiom longe plue vagis,
 
ĝis ŝi denove l' klostron trovis,
 
kie ŝi estis monaĥino;
 
post sun' je vesperiĝo venis
 
ŝi tarde ĉe vidvina dom',
 
noktŝirmon petis ŝi pro Dio,
 
ke tie ŝi la nokton restu.
 
‘Mi ja ne povas vin forpeli’
 
diris vidvin', ‘kun ĉi infanoj;
 
aspektas ili, ŝajne, lacaj.
 
Ripozu do, eksidu vi.
 
Ni inter ni dividos ĉion,
 
kion provizis la Sinjor',
 
pro am' de lia dolĉa Panjo’.
 
Do restis ŝi kun la infanoj,
 
kaj tre volonte informiĝis,
 
kiel en klostro statas ĉio.
 
‘Rakontu’ -petis ŝi- ‘vi bona,
 
ĉu klostro 'stas de nobelinoj?’
 
‘Ho jes’ -ŝi diris- ‘je l' honoro!
 
kaj luksa ĝi kaj ege riĉa;
 
neniu klostro ĝin similas.
 
La monaĵinoj tie ene -
 
neniam aǔdis mi eĉ famon
 
pri iu ajn malbonon diri,
 
pri kiu ili povus honti’.
 
 
 
Kaj kiu sidis ĉe l' infanoj,
 
Ŝi diris: ‘Kial tiel diri?
[pagina 15]
[p. 15]
 
Ankoraǔ tiun ĉi semajnon
 
pri monaĉino aǔdis mi;
 
se bone mi komprenis ĉion,
 
'stis sakristianino ŝi.
 
Ĝin diris viro, sen mensogo.
 
Okazis antaǔ 14 jaroj,
 
ke ŝi forfuĝis el la klostro;
 
neniam pri ŝi diskoniĝis,
 
en kiu lok' ekloĝis ŝi’.
 
Kaj koleriĝis la vidvino
 
kaj diris: ‘Klare vi deliras!
 
Pri l' sakristianino nepre
 
ne diru plu tiajn rakontojn,
 
aǔ tie ĉi ne restos vi!
 
'Stas sakristianino ŝi
 
jam pli ol 14 jaroj nun,
 
neniam oni vidis manki
 
en unu matutino ŝin,
 
krom foje kiam ŝi malsanis.
 
Ol hundo multe pli malbonus,
 
kiu rakontus krom bonaĵon.
 
Animon ŝi havas tiel puran,
 
indan je ĉiu monaĥino.
 
Eĉ traserĉante ĉiujn klostrojn
 
inter la Elbo kaj Garono,
 
mi vetas ke ne eblos trovi
 
eĉ unu kun pli sankta viv'!’
 
Ŝi kiu tiel longe vivis
 
en pekoj, trovis stranga tion
 
ŝi diris: ‘Sinjorin', sciigu,
 
ŝiajn gepatrojn nomu do!’
 
Ŝi diris ambaǔ laǔ la nomoj.
 
Jam sciis ŝi: jen tio - ŝi.
 
Ho Dio, tiun nokton ploris
 
ŝi kaŝe antaǔ sia lito.
 
Ŝi diris: ‘Mi prezentas sole
 
plenkoran egan penton nur:
 
Estrin', Maria, venu helpi!
 
Ho pikas miaj pekoj min!
 
Se vidus mi bruladi fornon,
 
ke flamoj lekus ĝia jn lipojn,
 
mi enŝteliĝus tre rapide,
 
se ĝi kvitigus miajn kulpojn.
 
Ho Di', desperon Vi malamas:
 
mi fidas tiun ĉi malamon.
 
Mi daǔre plu esperas gracon,
 
kvankam pro tim' angoras mi;
 
ĝi min kondukas en timegon.
 
Neniam tia pekulino
 
ekzistis post la Enkarniĝo,
 
kiam sur teron venis Vi
 
por morti sur la kruca ligno,
 
- aǔ savis Vi la pekulinon:
 
kiu kun pento serĉis gracon,
 
ĝin trovis, eĉ se estis tarde
 
ĉar tiel Vi jam klare montris
 
ce unu el la du rabistoj,
 
la dekstra kiu pendis kruce;
 
ja estas tio nin konsola,
 
ke lin akeeptis Vi senpune.
[pagina 16]
[p. 16]
 
Riparas ĉion bona pento;
 
tion rimarkas mi ĉe tio;
 
Vi diris: ‘Estos vi, amiko,
 
hodiaǔ kun Mi en la Regno;
 
pri tio Mi certigas vin’.
 
Montriĝis, ho Sinjor', klarege,
 
ke Gisemasto, la murdint',
 
finfine Vin pri graco petis.
 
Nek donis oron li nek riĉon,
 
li sole pentis pri la pekoj.
 
Vian kompaton povas homo
 
mezuri same senprobleme,
 
kiel facilas unutage
 
elĉerpi maron ĝis sekec'.
 
Do ne ekzistas tia peko,
 
Estrin', ke ĝin ne venkus grac'.
 
Ho kial min do ne atingus
 
via kompato, se la pekojn
 
mi ja bedaǔras tiom forte!’
 
 
 
Surplanke kuŝis ŝi preĝante,
 
dormemo kaptis ŝiajn membrojn
 
kaj dolĉe ĉi en dorm' forglitis.
 
Al ŝi vizio jen aperis,
 
ke voĉo klara vokas ŝin
 
kuŝantan tie kaj dormantan:
 
‘Homo, vi tiel longe plendis,
 
pri vi Maria nun kompatas:
 
Ŝi savis vin per siaj preĝoj.
 
Nun iru klostren tre rapide:
 
la pordoj staras larĝ-apertaj,
 
samhore vi la samajn pasis
 
kun la junulo, via kara,
 
kiu vin lasis en mizero;
 
retrovos vi monaĥajn vestojn
 
kuŝantaj ree sur l' altaro;
 
vualon, frokon kaj la ŝuojn
 
surmetu do trankvile vi.
 
Marian danku pro ĉi ĉio.
 
Ŝlosilojn de la sakristio,
 
kiujn vi ĉe l' statu' pendigis
 
la nokton, kiam vi foriris,
 
Ŝi tiel zorgoplene gardis,
 
ke ĉiujn tiujn 14 jarojn.
 
neniu eĉ rimarkis mankon,
 
foreston vian eĉ ne vidis.
 
Maria estas vin amika:
 
Ŝi ĉiam servis viavice
 
en pli-malpli via aspekto.
 
La Sinjorino de l' ĉielo
 
ĝin faris, pekulin', por vi!
 
Ŝi nun revokas vin al klostro.
 
Neniu kuŝas vialite.
 
Mi diras laǔ ordon' de Dio’.
 
 
 
Ne daǔris longe post ĉi tio,
 
ŝi saltleviĝis el la dorm'.
 
Ŝi diris: ‘Dio ĉiopova,
 
neniam al diablo lasu,
 
ke li min puŝos en ĉagrenon
[pagina 17]
[p. 17]
 
pli ol suferis mi ĝis nun!
 
Se nun mi iros en la klostron
 
kaj oni prenos min ŝtelisto,
 
skandalo iĝos eĉ pli granda
 
ol ĉe l' forkuro el la klostro.
 
Mi petas Vin, ho Dio bona,
 
je via multmerita sango,
 
kiu forgutis el la Flanko,
 
se tiu voĉ' kiu min vokis,
 
ĉi tien venis nur por bono,
 
ke ĝi ĉe unu foj' ne lasu,
 
ke duan fojon venu ĝi
 
kaj trian fojon, tre tre klare,
 
por ke mi kun certeco iru
 
denove re en mian klostron.
 
Mi benos Vin pro tio ĉi,
 
Marian ĉiam laǔdos mi’.
 
 
 
La postan nokton, aǔdu vi,
 
alpaŝis ŝin denove voĉo,
 
kiu alvokis ŝin kaj diris:
 
‘Homo, postponas vi tro longe!
 
Do iru re en vian klostron;
 
do faru laǔ Mari-ordono!
 
Mi 'stas sendito ŝia: kredu!’
 
Do duan fojon ŝi perceptis
 
voĉon kiu alvenis ŝin,
 
instigan ke ŝi iru klostren.
 
Nek tarnen ŝi aǔdacis fari.
 
La trian nokton ŝi atendis
 
kaj diris: ‘Se 'stas elfa monstro,
 
kiu aperis antaǔ mi,
 
do ke mi baldaǔ neniigu
 
diablan forton kaj potencon;
 
kaj se li venos en ĉi nokto,
 
Sinjor', lin tiom konfuzigu,
 
ke li forfuĝu el ĉi dom',
 
ke li al mi neniom nocu.
 
Maria, estu nun apude,
 
se al mi voĉon sendas Vi,
 
por ke mi iru en la klostron.
 
Estrin', je via Ido petas
 
mi, ke Vi trian fojon sendu’.
 
 
 
La trian nokton ŝi maldormis.
 
El dia forto venis voĉo
 
kun supergranda lumhelec'
 
kaj diris: ‘Tute ja ne taǔgas,
 
ke vi ne agas laǔ l' ordono,
 
ĉar per mi vin Maria vokas.
 
Ho vi atendu ne tro longe!
 
Nun iru klostron vi sen dubo;
 
la pordoj staras larǔ-apertaj:
 
vi povas paŝi laǔ elekto.
 
Retrovos vi monaĥajn vestojn
 
kuŝantaj ree sur l' altaro’.
 
Kiam la voĉo tion diris,
 
ne povis pekulin' kuŝanta
 
ĉi brilon per l' okul' toleri;
 
ŝi diris: ‘Nun mi ne plu dubu:
[pagina 18]
[p. 18]
 
ĉi voĉo venas ja de Dio,
 
ĝi estas de Mari' sendito.
 
Nun certas mi sen ajna dubo:
 
ĝin akompanas hela brilo.
 
Do nun mi ne postpones plu,
 
mi iros re en mian klostron.
 
Mi faros ĝin kun bona fido
 
kaj per la ŝirmo de Maria,
 
kaj ambaǔ miajn idojn ĉi
 
konfidos mi al Patro Dio;
 
Li nepre ilin save ŝparos’.
 
Demetis ŝi, sen plu hezito,
 
la vestojn, kiuj kovris ŝin,
 
senbrue por ne veki ilin.
 
Ŝi ambaǔ kisis sur la buŝon,
 
ŝi diris: ‘Karaj, restu sanaj.
 
Sub ŝirmo de Maria dolĉa
 
mi lasas vin en bona fido;
 
se Ŝi por mi ne grac-akiris,
 
mi nepre ne forlasus vin,
 
eĉ ne pro ĉiu riĉ' de Romo!’
 
Nun aǔdu kion ŝi komencis!
 
 
 
Nun iris ŝi kun multaj larmoj
 
ek al la klostro, tute sola.
 
Kiam ŝi venis fruktarbejen,
 
la pordojn trovis ŝi apertaj.
 
Enpaŝis ŝi sen plua dubo:
 
‘Maria, kiom dankas mi!
 
Mi estas re inter la muroj!
 
Bonŝancon donu Dio plu’.
 
Laǔ kie pasis ŝi, la pordoj
 
larĝe apertaj 'stis por ŝi.
 
Kaj la preĝejon ŝi eniris.
 
Kaj tie kaŝe diris ŝi:
 
‘Ho Sinjor' Di', mi petas Vin,
 
helpu pri ĉi monaĥa vesto,
 
kiun mi antaǔ 14 jaroj
 
kuŝigis sur Mari-altaro,
 
la nokton, kiam fuĝis mi’.
 
Mi tion nepre ne mensogas,
 
mi diras ĝin tre serioze:
 
la ŝuojn, frokon kaj vualon
 
ŝi trovis, kie lasis ŝi,
 
ekzakte je la sama loko.
 
Surmetis ŝi tre haste ilin
 
kaj diris: ‘Dio de ĉielo
 
kaj ho Maria, Virgulino
 
dolĉa, benata ĉiam estu!
 
Vi estas virto de l' floraro.
 
En via pura virgineco
 
Vi portis Idon sen dolor',
 
kiu Sinjor' eterne estos.
 
Vi estas elektita: kreis
 
ĉielon, teron, via Filo.
 
De Dio venas tiu povo
 
kiun Vi ade povos uzi:
 
Sinjoron, kiu al ni fratas,
 
ordoni povas Panjo Vi,
 
kaj Filin' kara Li Vin nomas.
[pagina 19]
[p. 19]
 
Tre tio trankviligas min:
 
kiu ĉe Vi petas pri graco,
 
ĝin trovas, eĉ se estas tarde.
 
Apogo via ege bonas.
 
Estante trista kaj malgaja
 
(ĉe Vi ja statas tiel ĉi)
 
pro Vi mi rajtas esti ĝoja.
 
Kun pravo mi benadas Vin!’
 
Ŝlosilojn de la sakristio
 
ŝi vidis pendi -estas vere!-
 
kie ŝi lasis, ĉe Maria.
 
Ŝlosilojn do ŝi prenis kun si
 
kaj iris al ĉorejo, kie
 
lampojn ŝi vidis ĉie brili.
 
Post tio prenis ŝi la librojn,
 
dismetis tiujn laǔ sidlokoj,
 
kiel antaǔe ŝi kutimis,
 
Marian Virgulinon preĝis,
 
ke tiu savu el malbono
 
sin kaj l' infanojn, kiujn lasis
 
ŝi en ĉagren' ĉe l' vidva hejmo.
 
Kun tio pasis jam la nokto,
 
kaj eksonoris la horloĝ',
 
kiu indikis noktomezon.
 
Ŝi sonoriloŝnuron prenis
 
por plej ekzakta matutino,
 
kaj ĉirkaǔaĵe ĉiuj aǔdis.
 
Kiuj dormeje supre kuŝis,
 
descendis ĉiuj sen malfru'
 
de la dormej'. Pri l' okazaĵoj
 
nek sciis granda nek malgranda.
 
Tutvive restis ŝi enklostre
 
sen riproĉindo, sen skandal':
 
Maria anstataǔis ŝin
 
precize kvazaǔ estus ŝi mem.
 
Tiel ĉi pekulin' revenis,
 
dank' al Maria, laǔdu Ŝin,
 
la Virgulino de l' ĉielo,
 
kiu senfine kun fidelo
 
siajn amikojn asistadas,
 
se tiujn ĝenas la mizer'.
 
 
 
La nobelino de l' rakonto
 
'stas monaĥin' kiel antaǔe.
 
Mi tamen volas ne forgesi
 
ambaǔ infanojn, kiujn lasis
 
ŝi en mizer' ĉe l' vidva hejmo
 
kun mank' de mono, mank' de pano.
 
Ne eblas plene elrakonti,
 
kiam la panjo estis for,
 
kiom da larmoj ili verŝis.
 
Eksidis la vidvin' apude;
 
kompatis ege ilin ŝi.
 
Ŝi diris: ‘Al la abatino
 
ambaǔ infanojn prenos mi.
 
Dio instigu ŝian koron,
 
por ke ilin bonfaru ŝi’.
 
Ŝi vestis ilin, laĉis ŝuojn,
 
kunprenis ilin al la klostro;
 
ŝi diris: ‘Sinjorin', do vidu
[pagina 20]
[p. 20]
 
mizeron de ĉi orfoj du:
 
la panjo ilin en la nokto
 
timplene lasis miadome
 
kaj mem foriris sian vojon,
 
ne scias mi pri la direkt'.
 
Senhelpaj estas ĉi infanoj.
 
Mi mem ne scias, kion fari’.
 
La abatino ŝin respondis:
 
‘Vi tenu ilin, pagos mi,
 
por ke vi ne malriĉon havu,
 
ja viahejme ili loĝas.
 
Pro Dio, ĉiutage oni
 
por ili zorgos karitate.
 
Do ĉiutage iu venu
 
akcepti trinkon kaj manĝaĵon.
 
Kaj se 'stas manko, diru ĝin’.
 
Kaj tre gajiĝis la vidvino,
 
ke jen solviĝis ĉio ĉi.
 
Ŝi prenis ĉe si la infanojn
 
kaj bone ilin vartis ŝi.
 
La panjo, ilin mamnutrinta,
 
kiu pri ili multe penis,
 
sin sentis ja senpezigita,
 
sciante ke ŝi ilin vartas,
 
la idojn kiujn ŝi forlasis
 
kun granda timo kaj dolor'.
 
Ŝi do estonte ne plu zorgis
 
nek timis plu pro la infanoj.
 
Ŝi vivis nur sanktulan vivon.
 
Multajn suferojn, multajn ĝemojn
 
ŝi havis tage kaj dumnokte,
 
ĉar en la koro kuĉis pento
 
pri ŝiaj fiaj pekoj, kiujn
 
ŝi ne kuraĝis ekrakonti
 
al iu homo, nek malkovri,
 
eĉ ne poeme sur paper'.
 
 
 
Post tio venis iun tagon
 
abato, kiu ĉiujare
 
ilin vizitis unufoje,
 
por informiĝi ĉu ĉi tie
 
estiĝis famo pri malbon',
 
kiu damaĝus al la klostro.
 
La tagon, kiam li alvenis,
 
kuŝante preĝis sian preĝon
 
en la ĥorej' la pekulino
 
en ege granda kormalcerto.
 
Diablo tentis, ke pro honto
 
sian tre nekutiman pekon
 
ŝi ne malkovru al l' abato.
 
Kuŝante tiel en preĝado,
 
ŝi vidis, kiel apud ŝi
 
junulo paŝas blankvestita;
 
enbrake li videble portis
 
infanon, ŝajne mortis ĝi.
 
Suprenĵetadis la junulo
 
pomon, kiun li kaptis re:
 
por la infan' ĝi estis ludo.
 
La monaĥino vidis ĉion
 
tre klare, kuŝe en preĝado.
[pagina 21]
[p. 21]
 
Ŝi diris: ‘Ho amik', bonvolu,
 
se do de Dio venis vi,
 
je liaj Diroj mi vin petas,
 
ke vi eldiru kaj ne kaŝu,
 
kial vi ludas por l' infano
 
per tiu bela ruĝa pom':
 
enbrake kuŝas morta ĝi.
 
Utilas via ludo ĝin ne’.
 
‘Vi pravas, monaĥino, certe:
 
ne scias ĝi pri mia ludo,
 
nek multe ja, nek eĉ malmulte;
 
ĝi mortis, - aǔdas, vidas ne.
 
Precize same Di' nescias,
 
ke preĝas vi, ke fastas vi;
 
ĝi tute ne efikas iom;
 
perdita estas tiu peno,
 
sencele vi punbatas vin;
 
de pekoj tiom vi kovriĝis,
 
ke Dio supre en ĉiel'
 
neniom aǔdas el ĉi preĝoj.
 
Do jen konsil': rapidu, ek!
 
Al la abat', la patro, iru,
 
kaj rakontadu al li plene,
 
sen ajn mensogo, ĉiujn pekojn.
 
Ne erarigu vin diablo.
 
Pekliberigos la abato
 
vin el ĉi pekoj vin ĝenantaj.
 
Sed se vi ilin ne konfesos,
 
pri ili venĝos akre Di'!’
 
Kaj malaperis la junulo,
 
nenion plu al ŝi malkovris.
 
Sed kion diris li, ŝi kaptis.
 
Tial matene ege frue
 
ŝi petis la abaton, ke li
 
ŝian konfeson plenan aǔdu.
 
Kaj saĝa estis la abato.
 
Li diris: ‘Ho filino kara,
 
volonte tion faros mi.
 
Bone pripensu, primeditu
 
unue ĉiujn pekojn do’.
 
Kaj ŝi je sama ĉi momento
 
sidiĝis ce l' abato sankta,
 
malkovris lin pri l' tuta vivo
 
kaj ties vojo de l' komenc':
 
kiel ŝin unu stulta amo
 
nemezureble tentis, kaj
 
kiel ŝi devis forkuŝigi
 
monaĥan veston, ho kun tim'!,
 
dumnokte sur Mari-altaro,
 
por fuĝi l' klostron kun junulo,
 
kiu generis du infanojn.
 
Pri ĉio kion ŝi travivis,
 
nenion ŝi menciis ne;
 
ĉion, kion ŝi sciis kore,
 
rakontis al abato ŝi.
 
Post konfesado tute funda,
 
diris sankta patro, l' abat':
 
‘Filino, mi pekliberigos
 
vin de la pekoj vin ĝenantaj,
 
kiujn al mi konfesis vi.
[pagina 22]
[p. 22]
 
Benata kaj honoregata
 
estu de Dio la Patrino!’
 
Ĉe tio li la manon metis
 
al ŝi sur kap', absolvis ŝin.
 
Li diris: ‘En predik' publike
 
vian konfeson diros mi,
 
mi tiel zorge ĝin vortigos,
 
ke vi kaj viaj idoj ne
 
el ĝi, en kiu ajn ĉirkaǔo,
 
ekhavos ĝenojn aǔ problemon.
 
Ja estus fie, ĝin silenti,
 
tiun miraklon, kiun Dio
 
faris honore al la Panjo.
 
Mi ĝin disdiros ĉie ajn.
 
Esperas mi, ke konvertiĝos
 
pluraj pekuloj pro ĝi tio,
 
honore al Madono dolĝa’.
 
 
 
Al klostranaro li sciigis,
 
antaǔ ol rehejmiĝis li,
 
kion ĉi monaĥin' travivis;
 
tamen neniu sciis, pri
 
kiu temas; restis sekrete.
 
L' abat' foriris, di-gvidate.
 
Ambaǔ idojn de l' monaĥino
 
kondukis kun si la abat'.
 
Li vestis ilin per frok' griza,
 
fariĝis ili du bonuloj.
 
Ĉi panjo estis Beatrijs.
 
Nun laǔdu Dion, Lin honoru,
 
Marian ankaǔ, di-nutrintan,
 
kiu miraklon verkis belan.
 
Ŝi savis ŝin el la mizero.
 
Ni ĉiuj preĝu, grandaj, etaj,
 
aǔdante legi ĉi miraklon,
 
por ke Maria por ni estu
 
porpetantino en la valo,
 
kie la mondon juĝos Dio.

Amen

[pagina 23]
[p. 23]

iom pri kelkaj aliaj titoloj en la sama serieto

Tertuliano - APOLOGIO. La unua grava verko latina pri Kristanismo, el la jaro 197 p.K. Fama pro siaj stilaj kaj lingvaj malfacilaĵoj, ĝi rebatas la falsajn akuzojn de la romia socio kontraǔ kristanoj, ĝi eksplikas kio estas Kristanismo, kaj prezentas frapan bildon pri la realeco de frukristana vivo.

 

Kenneth Twinn - UNITARIISMO. Tre klara, konciza prezento pri speco de Kristanismo, kiun la granda publiko nepre tro malmulte konas. La aǔtoro estas Unitaria pastro.

 

Gerrit Berveling - DIO/KRISTANISMO/ALIAJ RELIGIOJ. Tiu ĉi universitatnivela traktaĵo, farita en la kadro de la studo por iĝi Remonstranta pastoro, diskutas la ĉi-koncernajn tezojn de W. Cantwell Smith, donas historian superrigardon pri la ŝanĝiĝantaj sintenoj de kristanaj teologoj ekde la komenco ĝis la nuno rilate nekristanajn religiojn, kaj fine prezentas la pozicion de la aǔtoro en ĉi temaro. Bibliografio kaj glosaro kompletigas la tuton.

 

JAM TEMP' ESTA! La titolo (= jam estas tempo, vortludo kun Jam tempestas!) estas cito el praesperanta poemo de Zamenhof. Laǔ ni, ĉi frazero plej taǔgas por titoli ĉi broŝuron. Temas pri teksto, verkita de aro da sudafrikaj kristanoj el plej diversaj eklezioj. Ilin ege impresas la nuntempaj okazaĵoj en ilia lando suferanta, kaj surbaze de sia fido je Dio, ili provas interpreti la okazaĵojn teologie. Dokumento nepre graveda je influoj por la estonto.


Vorige

Footer navigatie

Logo DBNL Logo DBNL

Over DBNL

  • Wat is DBNL?
  • Over ons
  • Selectie- en editieverantwoording

Voor gebruikers

  • Gebruiksvoorwaarden/Terms of Use
  • Informatie voor rechthebbenden
  • Disclaimer
  • Privacy
  • Toegankelijkheid

Contact

  • Contactformulier
  • Veelgestelde vragen
  • Vacatures
Logo DBNL

Partners

Ga naar kb.nl logo KB
Ga naar taalunie.org logo TaalUnie
Ga naar vlaamse-erfgoedbibliotheken.be logo Vlaamse Erfgoedbibliotheken